Saluton!

Lastan monaton en Sud-Afriko okazis Vikimanio kaj partoprenis ĝin pluraj esperantistoj (enkalkulante ankaŭ komencontojn mi scias pri 8). Krom kutima amika renkontiĝado kaj babilado ni ankaŭ formale kunsidis kaj mi prezentas al vi la raporton de la kunsido:
https://meta.wikimedia.org/wiki/Esperanto_kaj_Libera_Scio/Reports/Kunsido_dum_Vikimanio_2018

Ĝi ne estas raporto pri Vikimanio mem kaj certe vi ne povas kapti la etoson de Vikimanio de ĝi (por tio vere necesas partopreni; sekvan jaron ĝi okazos en Svedio kaj vi denove povos peti stipendion).

La raporto estas plejparte preta, tamen iuj partoj povas iom ŝanĝiĝi. Kaj, ĝi estas vikio, do laŭvole redaktu kun kuraĝo ;-)

Amike Afrike
KuboF Hromoslav