Saluton, 
jen mia rekomendo:
Mi - Peter Baláž ĉeestas kaj helpas al agado de Esperanto kaj Libera Scio jam de pli frue ol la grupo memstariĝis. Ilia fokuso ĉiam estis kaj plu estas helpo al la Esperantaj Vikipedio kaj aliaj Vikimediaj projektoj, kio konsekvence helpas al tuta Esperantujo. La grupo videble profesiiĝas kaj estos bona aldono al la Fakaj Asocioj Kunlaborantaj de UEA. Ĝia laboro estas ege grava kaj utila por tuta nia movado, do ĝi certe estos same utila FA de UEA/TEJO. 

amike Petro
E@I-kunordiganto
SKEF-prezidanto