Dankon pro via subteno, mi ĵus aliĝis! Ankaŭ mi petis partoprenon en antaŭkonferenco pri preparado kaj evaluado de projektoj.

Bonus antaŭ foriro havi bazan planon, kiel nia grupo volas utiligi la konferencon, kion mi prizorgu, kion kiun demandu ktp. Estos interese kiel finos nia monpeto, eble tio influos mian agadon tie.

Mi ĝenerale ŝatus ekscii kiel faradi projektojn en komunumo kun granda geografia diasporo. Vikimedio Medicino faris(as) projekton pri tradukado de artikoloj pri malsanoj, ion similan ankaŭ ni preparas kun TEJO. Mi provos pledi pri skanado de Esperantlingvaj libroj ene de vikimediaj landaj sekcioj, kvankam nuntempe mi ne havas tute klaran imagon kiel tio povus funkcii mondskale.

Se vi havas pliajn ideojn, mi tre ŝatus ilin ricevi!

Amike


2015-02-28 15:32 GMT+01:00 Michal Matúšov <kubof@i-espero.info>:
Resal.

Ĉu iuj opinioj pri nia reprezentonto? Feliĉe ni havas tempon ĝis la 16a de Marto, tamen ju pli frue des pli bone.

Amike


2015-02-11 21:01 GMT+01:00 Michal Matúšov <kubof@i-espero.info>:
Saluton.

Venis novaĵoj pri ĉi jara Vikimedia Konferenco, vidu ĉe https://meta.wikimedia.org/wiki/Wikimedia_Conference_2015

Bona afero estas, ke ni denove estas invititaj, kvankam ĉi-jare nur unu reprezentanto de ni povas veni.
Oficiala informo pri elekto de partoprenonto:
"Affiliates are asked to send delegates that are well-informed in goings-on at the affiliate, able to confidently answer questions about it and share experience from their group. They should also be empowered to commit their group to involvement in proposed projects or initiatives."

Samtempe nia reprezentonto povos partopreni antaŭkonferencan trejnadon pri fasonado kaj evaluado de projektoj, vidu https://meta.wikimedia.org/wiki/Grants:Evaluation/News/Pre-conference_workshop_day_for_Wikimedia_Conference

Kiu ŝatus nin reprezenti ĉi-jare?
Se vi konsentus, mi proponas min mem. Mi jam reprezentis ELiSon dum diversaj renkontiĝoj, spertas pri niaj internaj aferoj kaj mi gvidas nian nuntempan monpeton.

Mi antaŭĝojas viajn mesaĝojn!

--
KuboF Hromoslav (Michal Matúšov)




--
KuboF Hromoslav (Michal Matúšov)




--
KuboF Hromoslav (Michal Matúšov)