Saluton.
(pardonon pro sendado al pluraj kanaloj)
Resumo:
Ĝis la 20a de Aŭgusto eblas peti stipendion por la Vikimedia diverseca konferenco (Stokholmo, Svedio, 3a-5a de Novembro 2017).
Vikimedia diverseca konferenco, 3a-5a de Novembro 2017
Vikimedio strebas al diverseco por lasi neniun malantaŭe kaj provizi kvalitan edukan enhavon pri plej eble diversaj temoj.
Por diskuti kaj interŝanĝi siajn spertoj pri subtenado de diverseco, minoritatoj kaj subpremataj grupoj venos ĉ. 80 vikimedianoj.
Por ni, esperantistoj, estas tiu ĉi konferenco speciale interesa, ĉar ankaŭ Esperanto kiel lingvo kaj kultura fenomeno apartenas al la temaro de "diverseco". Simile, pluraj niaj samideanoj laboras pri lingvaj minoritatoj, indiĝenaj popoloj kaj lokoj kie Vikimedia movado havas grandan lokon por kreski.
Memoru peti stipendion ĝis la 20a de Aŭgusto ĉe la oficiala retejo:
ELiSo ĝojos subteni siajn partoprenontojn en tiu ĉi konferenco, ekz. per informado en niaj sociaj retejoj aŭ rekomendoj pri kontaktendaj personoj, tial bonus anonci vian partoprenon ankaŭ ĉi tie.
AmikeKuboF Hromoslav
Esperanto kaj Libera Scio, Vikimedia Uzanto-Grupo
gvidanto