Saluton!

Prepariĝante al nia 1-a Ĝenerala asembleo, mi invitas vin esprimiĝi pri nia statuto. Kvankam la unua versio estis farita laŭ multjaraj spertoj de pluraj organizoj, estis iuj aferoj, kiujn vi eventuale povus voli ŝanĝi.

Jen la ebleco! Por proponi ŝanĝon faru:
  1. konsultu la Esperantan tradukon: https://mallonge.net/eliso-statuto2019
  2. proponu viajn ŝanĝojn: https://forms.gle/u3Nw8omgrmj6nnwb7
  3. publike konsultu viajn kaj aliulajn ŝanĝojn
  4. dum la Ĝenerala asembleo ni traktos la proponojn

Mi atentigas, ke laŭplane la ŝanĝoj aprobitaj fare de la Ĝenerala asembleo ne ekvalidos tuj. Anstataŭe, la nova statuto-malneto estos tradukita al la angla kaj sendita al la Komisiono pri aligitaj organizoj. La komisiono konsultos la statuton kaj laŭ ĝia respondos ni poste laboros (formale aprobos la novan statuton aŭ faros novajn ŝanĝojn).

Amike
KuboF Hromoslav
Gvidanto de la Prepara komisiono