Saluton.

Mi traktis pri apero de ELiSo en la sekva Jarlibro. En lasta tempo mi apenaŭ trovas tempon kaj energion por organizi ion ajn (!), do ĝi estas vere lastminuta...

Sube estas mia propono pri niaj datumoj. La aferon iom komplikis, ke ELiSo ne estas kutima organizo sed projekto-bazita laborgrupo kaj sekve ne ĉiuj aferoj tute klaras. Ekz. ni oficiale ne havas ĉefan reprezentanton. Tamen, diskutante (ekz. pri Vikimedia Konferenco) estis kiel ĉefa persono plurfoje menciita mi, do mi enmetis miajn datumojn. Kion vi opinias pri tio?

Nomo: Esperanto kaj Libera Scio 
mallongigo: ELiSo
Fondojaro: 2013
Jaro de aliĝo al UEA: ne aliĝinta
Membronombro: sen formala membreco
Adreso: (ne mencii)
Telefono: (povus esti mia privata)
Telefakso: (ne mencii)
Retpoŝta adreso: eliso-owner@lists.wikimedia.org 
TTT-paĝo: https://meta.wikimedia.org/wiki/ELiSo
Ĉefa funkciulo: Michal Matúšov
Funkcio: neoficiala gvidanto
Organo: ELiSo-anoncoj
Aperofteco: neregule
Redakcia adreso: eliso-anoncoj-owner@lists.wikimedia.org
Libroserva adreso: (ne mencii)

Aliaj informoj (pagendaj): Laborgrupo pri Vikipedio kaj libera kulturo

De nia nomo tute ne klaras, ke ni laboras pri Vikipedio kaj ĝuste tio estas nia flagŝipo, do mi emas tion mencii almenaŭ tie. Pli bonaj vortumoj estas aprezataj!

Denove mi pardonpet(eg)as pri malfrua sendo, sed supozeble eblos akcepti ŝanĝojn nur dum kelkaj sekvaj horoj. Poste mi oficiale donos la informojn al UEA.

Amike

KuboF