Saluton,

Mi jam serĉis, sed neniam trovis kurson por lerni Esperanton, kiu estas eldonebla al ajn Vikimedia projekto. Ĉefe, necesas liberan permisilon, kiel "CC-by-sa-3.0-unported".

La ideo estas profiti de la Vikimedia videbleco, kiel Vikimedia Zero, por disvolvi Esperanton. Ni povus kupli tion kun konkursoj kiel "eklernu Esperanton kaj ekskribu vian unua Vikipedian artikolon" aŭ alia facila kontribuo.

Mi ekpensis pri tio ĉar mi dokumentis kiajn kriteriojn preventas la Esperantan Vikiversitato iri post la beta versio. La respondo estas ke la projekto ne havas sufiĉe uzantojn. Do, fakte multe aliaj solvoj povus helpi kun tiu problemo, sed mi pensis "eble ni ne jam havas sufiĉe da Vikimedianoj kiuj parolas Esperanton, kio estas ke ni povas fari por plibonigi tion?".

Ĉiuj viaj komentoj estas bonvenaj!

ĝis