Saluton!

La Esperanta Vikipedio estis fondita antaŭ 20 jaroj, do ĉi-jare ni festas rondan "naskiĝtagon"!

Resumo: Senpage aliĝu ĉe https://esperanto.wiki/projektoj/vikifesto-2021

Kaj ni volas festi ĝin kun vi! La organizo Esperanto kaj Libera Scio / Vikimedio EO tial organizas VikiFeston por la 18-a de Decembro 2021, do jam tre baldaŭ!

La festo estos virtuala (por ebligi tutmondan partoprenon) kaj senpaga (kvankam ni instigas al donacoj ;). Ankoraŭ vi povas proponi programeron (aparte se ĝi estas festa / amuza)! La festo okazas kun la subtitolo “Preter 20 jaroj de la Esperanta Vikipedio“, do ĝi temos ankaŭ pri aliaj projektoj kaj estonteco.

Aliĝu tuj senpage por povi partopreni!
https://esperanto.wiki/projektoj/vikifesto-2021

Amike
--
Michal Matúšov / Uzanto:KuboF Hromoslav
Esperanto kaj Libera Scio (ELiSo)