Saluton ĉiuj!

Mi bedaŭrinde estas tro okupita lastatempe, sed se iu havas tempon, estus bone plibonigi la artikolon pri Zamenhof en la angla (http://en.wikipedia.org/wiki/L._L._Zamenhof). Mi fakte ne vidas iun plibonigeblaĵon tuj, sed mi volas diri, ke fama retpaĝo nun ligas rekte al ĝi kaj pro tio, multaj scivolemuloj baldaŭ legos ĝin. Vi povas vidi la paĝon ĉe

https://www.duolingo.com/course/eo/en/Learn-Esperanto-Online

Antaŭ 5 horoj, tiu paĝo aperis kaj 190 homoj jam indikis, ke ili volas retpoŝton kiam li kurso eldoniĝas...

Amike,
Chuck