Saluton.

La jaro 2020 estis grava por disvolviĝo de Esperanto kaj Libera Scio. Ĝi estis la unua plena jaro de nia ekzistado kiel formale registrita organizo, kaj kun tio venis ankaŭ novaj sindevontigoj.

La Ĝenerala asembleo elektis novajn funkculojn.

Estraro:
  • Prezidanto: Michal Matúšov (KuboF Hromoslav)
  • Vic-Prezidanto: Ivan Camilo Quintero Santacruz
  • Estrarano: Juan Sebastian Quintero Santacruz

Revizia komisiono:
  • Prezidanto de la Revizia komisiono: Ziko van Dijk
  • Michel Castelo Branco
  • Yves Nevelsteen
Kiel vi povas vidi, ĉiuj funkciuloj estas spertuloj pri Vikimedio - kunfondintoj kaj prezidintoj de aliaj Vikimediaj organizoj, kaj 2 aŭtoroj de Esperant-lingvaj libroj pri Vikipedio. Ni kreas priskribon de la teamanoj ĉe nia retejo https://esperanto.wiki/teamo/


Krome, gravaj dokumentoj estis akceptitaj:
(iuj tiuj dokumentoj ankoraŭ bezonas poluron de formo, sed la enhavo jam estas en praktiko)

Bovnolu konsideri, ke ambaŭ Kunsidoj de Ĝenerala asembleo okazis en tempo de granda labora ŝarĝo. Ni prilaboras nian strukturon por estontece informi pri tiaj ĉi gravaj aferoj pli frue.

Amike
Michal Matúšov / Uzanto:KuboF Hromoslav
Esperanto kaj Libera Scio (ELiSo)
Prezidanto