Sal
Mi ĵus laboras pri monpeto por nia agado. Dume mi de nia grupo ne ricevis multajn komentojn, kio estas iom senkuraĝiga. Tamen de WMF mi ricevis konfirmon, ke ni povus peti ĉ. 5,000 - 10,000 EUR.
Mi precipe menciis vojaĝojn al Esperantaj aranĝoj por fari prelegon / trejnadon. Kaj se vojaĝo kostas nur 100 EUR oni povas agnoski, ke "ian potencialan" influon la prelego havis. - gravas pripensi kiom multajn vojaĝojn ni volas fari, dume en reportoj estas precipe mia nomo...
Bonus scii kiom da informiloj ni volas. Laŭ mi bonus almenaŭ pri Vikipedio, Komunejo kaj ĝenerala kun superrigardo (enkalkulante nian laborgruon). Kiom da pecoj? Por kiuj kontinentoj?