Plej bone rekte kontakti lin por demandi. 

Sent from my iPhone

On 2016-sep-05, at 04:05, Juan Sebastian Quintero Santacruz <diabulus999@gmail.com> wrote:

Mi ne scias ĉu mi bone komprenis. Ĉu Nicola Minnaja (ĉu frato de Carlo Minnaja?) volas alŝuti la revuojn al iu Vikimedia Projekto? Se jes la plej taūga loko estus Commons. Oni devus do skani ilin. Sed devas zorgi pri la aūtorrajtoj. Eble la plej novaj el la kolekto ne povos esti alŝutitaj, krom se la eldonejo aŭ la aŭtoroj (aŭ la kopirajt-havantoj) permesas tion.

2016-09-04 0:01 GMT-05:00 Chuck Smith <chuckssmith@gmail.com>:
Saluton! Ĉu iu povas helpi al Nicola?

Dankon,
Chuck

Sent from my iPad

Begin forwarded message:

From: "Nicola Minnaja" <n.minnaja@fastwebnet.it>
Date: 2016-septembro-03 23:02:53 GMT+2
To: "Chuck Smith " <chuck@chucksmith.de>
Cc: "Michela Lipari" <michela.lipari@tiscali.it>
Subject: Wikipedio

Mi ricevis vian adreso kiel la adreson de guruo pri Wikipedio.

 

Antaŭe mi prezentas min mem.

 

Mi estas membro de Itala Esperanto-Federacio

Nun pro la  a ĝo (Mi estas 78-jara) kaj  pro la farto de mia edzino  mi ne povas vojaĝi, sed mi helpas per retpoŝto, ekzemple en la organizo de la landa  Esperanto-kongreso aŭ de tempo al tempo per artikoloj en la landa Esperanto-gazeto.

 

Nun mi venas al la temo de mia mesaĝo.

 

Kelkaj italaj esperantistoj estas kolektantaj diversspecajn dokumentojn pri nia historio, interalie skanante malnovajn revuojn. La kolektoj de datumoj, kiujn ili tiel faras, estas proksimume senordaj. Retrovi per iu ajna serĉprogramo iun deziratan informon estus superhoma klopodo. Sed al iu

do preskaŭ nature al iu venis la ideo. Ni metu ĉion en Vikipedion. Kiam mi vidis kelkajn el tiuj ektrovoj, mi rimarkis, ke tio postulus en multaj kazoj kompletigon aü reverkon de artikoloj jam ekzistantaj, aŭ tradukojn de la itala lingvo al esperanto aŭ inverse, aŭ eventuale afiŝi novan materialon (ekzemple novan tradukon de iu verko).

 

MI scias, ke en Esperanto ekzistas multegaj artikoloj en Esperanto, kaj en aliaj lingvoj pri esperanto. Tamen pri multaj el ili estas averto, ke la fontoj ne estas sufićaj. Ĉ  ekzistas iu ĝenerala plano pri Vikipedio en aŭ pri Esperanto? Kiu kontrolas la kompletecon de la fontoj?  Ĉu ekzistas iu plano, por ke kolekto de Esperantaj artikoloj povus esti rigardata kiel nova aŭ kompletigita) faka terminaro)?

 

Se eble, kaj ne duobligante laboron de aliaj, mi povus kontribui.

 

Samideane.

 

Nicola Minnaja (esperantisto ekde 1938)

 

 


_______________________________________________
Dissendolisto de ELiSo
ELiSo@lists.wikimedia.org
https://lists.wikimedia.org/mailman/listinfo/eliso


_______________________________________________
Dissendolisto de ELiSo
ELiSo@lists.wikimedia.org
https://lists.wikimedia.org/mailman/listinfo/eliso