Saluton.

Resumo: Ekde morgaŭ aŭ postmorgaŭ povos niaj Plenrajtaj membroj voĉdoni pri ŝanĝo de nia Statuto laŭ postulo de la Ministerio de internaj aferoj de Slovakio, la registra institucio. Sen la nova voĉdono la Ministerio ne akceptos niajn ŝanĝojn de Novembro 2021 kaj povos neniigi nin.
La postulataj ŝanĝoj estas pure formalaj. Utiligante la okazon mi proponas ankaŭ plurajn lingvajn kaj formalajn ŝanĝoj - neniu enhava ŝanĝo.

La ŝanĝo-proponojn mi dividis al 3 grupoj:
  1. postulitaj de la registra instanco - nepre devas esti aprobitaj
  2. lingvaj - korektoj de mistajpoj, gramatikaj eraroj, strangaj vortumoj - ne devas esti aprobitaj, sed mi rekomendas aprobi por teni bonan bildon pri nia asocio
  3. formalaj - precipe majuskligo de organoj, membroj, ks., formatado - ne devas esti aprobitaj, sed mi rekomendas precipe por simbole montri estimon al ĉiuj niaj membroj


Se vi vidas en la Statuto ankaŭ aliajn plibonigendajn *formalajn* aŭ *lingvajn* aferoj (ne enhavaj), bonvolu komenti ilin rekte en la Google Dokumento (plirapidigo: elektu tekston kaj faru klavkombinon Ktrl + Alt + M).

Fine, dankon al Marek Blahuŝ kaj Yves Nevelsteen pro lingvaj konsultoj!

Amike
Michal Matúšov / Uzanto:KuboF Hromoslav
Wikimedia EO (VMEO)
Prezidanto