Dum la sekva (reta) KAEST (1-a - 4-a de Oktobro 2020) okazos ankaŭ programeroj pri Vikipedio, konkrete:
- prelego "Libera edukado kiel katalizilo de daŭropoveco"
- trejnado "Traduku Vikipedion simple" pri EnhavTradukilo (dum AMO-seminario, komence de KAEST)
Ambaŭ programerojn gvidos mi.
Partoprenkotizo estas jam nun pli-mapli simbola, sed ĝis la 25-a de Septembro eblas eĉ peti senpagan partoprenon. Pliaj informoj kaj aliĝilo estas ĉe
https://kaest.ikso.net/2020/PS: La organizo Esperanto kaj Libera Scio, enkadre de kiu mi prezentos dum KAEST, faris ankaŭ
videan inviton kaj tiel startis sian kanalon ĉe YouTube (
abonu).