Saluton.

Jen, mi prezentas la plej novan version de la Jara raporto 2020:
https://meta.wikimedia.org/wiki/Special:MyLanguage/Esperanto_kaj_Libera_Scio/Reports/2020

La laboron pri la raporto komencis Ivan Santacruz, la Vicprezidanto de ELiSo / VMEO. Poste mi, kiel prezidanto, aldonis plurajn aferojn.

La raporto estas dume nur en la angla, ĉar tion postulas la tutmonda vikimedia movado. Por voĉdonado dum la sekva Kunsido de la Ĝenerala asembleo estos provizita versio en Esperanto. Ĉar Jaran raporton povas aprobi nur Ĝenerala asembleo, la nuna versio estas nur propono. Se vi havas rimarkojn pri ĝi, ili estas bonvenaj en ties diskutpaĝo, ĉi tie en la retpoŝta dissendolisto aŭ en alia kontakto listigita en https://esperanto.wiki/kontakto

Amike
Michal Matúšov / Uzanto:KuboF Hromoslav
Prezidanto