14-a Movada Foiro dum la UK en Lahtio
GRAVE: Bonvolu resendi la respondilon ANTAŬ LA FINO DE MAJO.
La Movada Foiro estas grava okazo dum la Universala Kongreso, kiam ĉiuj Landaj kaj Fakaj Asocioj kaj aliaj movadaj instancoj povas prezenti sian agadon al la kongresanaro. Ĉiu asocio ricevos spacon ĉe tablo, kie ĝi rajtos prezenti siajn afiŝojn, informfoliojn, eldonaĵojn, fotojn de sia agado kaj simile.
Dato de la Movada Foiro en Lahtio: sabato, la 20-a de julio 2019.
Ejo: La Movada Foiro okazos tuj antaŭ la ĉefa kongresejo. Se la vetero ne estos taŭga, ĝi okazos interne, sed pri tio ni povos informi nur kelkajn tagojn anticipe.
Komencohoro: 19h00. Ekspoziciantoj prefere venu je 18h30 por aranĝi siajn tablojn.
Financaj kondiĉoj:
Renovigo de la Movada Foiro:
Oftaj kongresanoj rimarkas tion, se la samaj informmaterialoj reaperadas en la Movada Foiro ĉiujare. Prenu tion en konsideron, kiam vi pretigas vian ekspozicion!
Elektro kaj retaliro:
Espereble la Movada Foiro okazos ekster la kongresejo, sed tiuokaze ne estos elektro kaj interreto. Tial, se vi volos montri filmetojn aŭ aliajn materialojn per komputilo, ni rekomendas ke vi elŝutu ilin anticipe, por ke ili estu disponeblaj eĉ sen retaliro.
Konfirmo de mendoj:
Ĉiuj mendoj estos konfirmitaj.
Se post unu semajno vi ankoraŭ ne ricevis konfirmon, bonvolu skribi denove.
Bonvolu resendi la suban respondilon ANTAŬ LA FINO DE MAJO.
Sendante vian respondilon malfrue, vi kaŭzas kroman laboron al la organizantoj.
1. Nia asocio deziras ricevi tablon por prezenti nian agadon dum la Movada Foiro.
2. Nia asocio NE deziras partopreni la Movadan Foiron.
3. Ni esperas partopreni la Movadan Foiron, sed ni ankoraŭ ne certas, ĉu reprezentanto de nia asocio ĉeestos la kongreson.
Bonvolu resendi ĉi tiun respondilon rete aŭ poŝte al: