Saluton.
Ĝis nun ELiSo uzadis kiel sian emblemon la version kun mallongigo "ELiSo" [1]. Kvankam tiu emblemo funkcias, ĝi ne emfazas, ke ni estas Esperanta grupo, ĉar simple mankas la vorto "Esperanto". Tiam mi petis al Marek Mazurkiewicz prepari novajn versiojn kun plena nomo. Nun ni havas 3 versiojn kaj ni elektu tiun, kiun ni plu uzadu.
La nuntempaj proponoj estas ĉe [2]. Bonvolu diri kion vi opinias pri ili kaj kiu estas la plej taŭga.