Saluton.

En ELiSo / VMEO ni laboras por plialtigi statuson de nia rekono en la Vikimedia movado de "Uzanto-Grupo" al "Tema organizo" (pli-mapli ekvivalenta al "Landa organizo", sed kun fokuso tema anstataŭ geografia). Fine de 2020 ni prezentis oficialan anglalingvan tradukon de nia statuto kaj tio estis la lasta paŝo kiun ni devis fari antaŭ plena komenco de nia rekono.

AffCom ("Komitato pri aligitaj organizoj", kiu prizorgas tiajn organizojn por la Fondaĵo Vikimedio) kutime bezonas ĉ. 4-6 monatojn por rekoni Teman organizon (do ni devus esti rekonitaj ĉ. Aprilo-Junio). Ĉar AffCom dum preskaŭ 8 monatoj nek rekonis nin, nek prezentis ajnan problemon pri kiuj ĝi petus nian intervenon, mi demandis pri progreso.

Bedaŭrinde, AffCom respondis, ke ili paŭzis procezon de nia rekono. Kiel la kialon ili menciis ke nia grupo dume laboras kun la subkomitato de AffCom pri konfliktoj por alfronti diversajn problemojn. Neniu nia funkciulo sciis pri iuj problemoj, nek pri laboro kun AffCom pri ili. Post nia interveno AffCom korektis sin, kaj kiel la veran kialon meciis, ke mi (Michal Matúšov / KuboF Hromoslav) samtempe reprezentas ELiSon en la rekona procezo kaj ankaŭ estas envolvita en aktiva konfikto pri la Uzanto-Grupo Vikimedianoj de Slovakio (VMSVK). AffCom konscias, ke solvi la konflikton daŭras longe, aprezas nian paciencon kaj esperas, ke ĝi estos solvita baldaŭ.

Ni, funkciuloj de ELiSo / VMEO, konsideras eblajn vojojn por atingi rekonon kiel Tema organizo en tiu ĉi situacio kiel eble plej frue kaj glate. Mi persone antaŭvidas, ke tio tamen povas daŭri ankoraŭ kelkajn monatojn.

Por klarigi: Mi estis envolvita en VMSVK preskaŭ ekde ĝia koncipiĝo kaj dum 7 jaroj servis kiel ĝia Prezidanto. Tamen montriĝis, ke la organizo havas problemojn kaj aliaj Estraranoj mensogis al la Estraro, membroj, la internacia Vikimedia movado kaj ĝenerala publiko, kaj devigis la Estraron kontraŭvole rompi Statuton (en situacio kiam la Statuto povis esti respektita) kaj daŭrigis rompadon de Statuto kaj plejprobable ankaŭ de landa leĝo. (Por kunteksto, ne temas nur pri intenca rompo de statuto, sed per tio ankaŭ rompo de "Kunhavigata povo" kiu estas unu el gvidaj proncipoj de la Fondaĵo Vikimedio, kiujn ĉiu aligita organizo devas sekvi, aliokaze povas esti malrekonita.) Mi konscias pri multaj rompoj de Statuto kaj gvidaj principoj fare de pluraj (ankaŭ nuntempaj) aktivuloj de VMSVK (por protekti reputacion de bonfaraj aktivuloj mi listigas la misagantojn: rekte kaj konscie misagis Matej Grochal, Radoslava Semanová; al misagado helpis (eble per nekompreno, eble intence) Dávid Štefan, Patrik Kunec, Lukáš Mikulec). Mi dum pluraj jaroj provas solvi la problemojn de VMSVK. Kiam ne helpis alvoko al unuopaj personoj kaj organoj por reveni al vojo de plenumado de la bonaj principoj, mi turniĝis al AffCom, kiu havas la povon pri malrekono ks. Pluraj aktivuloj de VMSVK rompas la principojn jam ekde Majo 2017, eble eĉ de pli frue. AffCom estas envolvita ekde komenco de 2020. Dum jaro kaj duono apenaŭ estis rimarkebla progreso kaj VMSVK plu rompas la principojn kaj apenaŭ korektis siajn pasintajn misagojn. Oni povas esperi pri baldaŭa solvo, sed laŭ mia sperto, ununura maniero por baldaŭa "solvo" estus dolora malrekono de VMSVK (kiu tamen malhelpus al Vikimedia movado en Slovakio).
Se vi interesiĝas pri detaloj de tiu konflikto, vi povas legi pluraj publike konatajn aferojn en https://meta.wikimedia.org/wiki/Wikimedians_of_Slovakia/history (precipe ekde 2019)

Mi persone konsideras maljusta, ke ELiSo / VMEO estas "punata" de AffCom pro tio ke mi samtempe agas en ELiSo / VMEO kaj ankaŭ postulas laŭadon de interkonsentoj en alia organizo.

Parenteze, la Estraro de ELiSo / VMEO konscias pri bazoj de la afero ekde 2020 kiam tio estis parenteze menciita dum Estrar-Kunsido. La plena Estraro de ELiSo / VMEO esprimis klaran subtenon al laŭado de nia Statuto kaj konsideras tion memkomprenebla. Mi persone des pli ĝojas labori en teamo por kiu interkonsentoj estas respektindaj kaj kiu estas sincera! 💚

PS: Rosie Stephenson-Goodknight, la nuntempa Prezidanto de AffCom, kandidatiĝas por esti Estrarano de la Fondaĵo Vikimedio.

Iom malĝoje, sed amike
Michal Matúšov / Uzanto:KuboF Hromoslav
Esperanto kaj Libera Scio (ELiSo)
Prezidanto