Saluton!

Mi survojas al la Vikimedia renkontiĝo de centra kaj orienta Eŭropo (CEE), kiu okazos ĉi-semajnfine en Ukrainio. Mi estas oficiala reprezentanto de nia grupo kaj por mi tio signifas pli ol nuran titolon - mi ĝoje portos viajn ideojn, dubojn, malfacilaĵojn kaj esperojn pri Vikimedia movado al pli vasta, regiona kunteksto. Se vi volas tion, skribu al mi persone retpoŝte (aŭ en tiu ĉi dissendolisto, se temas pri afero interesa por tuta ELiSo).

Mia planata laboro (krom pluedukiĝi kaj reporti la lernitaĵojn al ni) estas
1) lernado pri kio ĉio eblas ricevi subvencion de VMF (lastatempe aferoj ŝanĝiĝis)
1.a) specife pri retejo por leĝe liberigi siajn verkojn laŭ specifaj kondiĉoj (proponita de E@I)
2) esplori pri bezonoj de Vikimediaj organizoj en la regiono, kun intenco iam fari internacian projekton por lerni tion pli specife kaj intense ol dum eblas dum kutima CEE (proponita de E@I).

Detaloj ĉe
https://meta.wikimedia.org/wiki/Wikimedia_CEE_Meeting_2018

Amike
KuboF Hromoslav