Saluton!

Prepara Komisiono de Esperanto kaj Libera Scio diskutis pri la dato de nia unua Ĝenerala Asembleo kaj ĝia proponita (ankoraŭ ne oficiala!) tempo estas la 16a de Majo, ekde 18:00 UTK. Supozebla daŭro estas 2-3 horoj (laŭeble plej multaj aferoj estos preparitaj kaj pridiskutitaj anticipe, por ŝpari asemblean tempon).

Ĉu vi hazarde scias pri iu grava afero en tiu tempo, kiu estus en konflikto kun tiu dato? Bonvolu informi ĝis mardo, 20:00 UTK (por ke ni havu tempon alvoki la asembleon ĝustatempe).

Asembleo okazos (precipe) virtuale. (eble, se estos permesite vojaĝi kaj vizitadi aliajn homojn, povos esti ankaŭ fizika parto de la asembleo ie en Slovakio, sed la bazo estos virtuala por ebligi tutmondan partoprenon) Teĥnikaj detaloj estas ankoraŭ solvindaj, sed plejprobable okazos video/son-voko, eble kun iu voĉdona sistemo.

Amike
Nome de la Prepara Komisiono
KuboF Hromoslav