Saluton.

(pardonu pro plurfoja mesaĝado)

Por subteni novan Vikimedian projekton Vikivojaĝo, kie ni kreas vojaĝgvidilojn, mi invitas vin partopreni Vikivojaĝan karavanon - komunan virtualan redakto-maratonon! Por partopreni ĝin simple redaktu Vikivojaĝon almenŭ 1-foje tage dum la difinita tempo (por Decembro 2016 tio estas ekde la 21a ĝis la 31a) ajnan artikolon, diskuton, ŝablonon, kategorion aŭ alian paĝon (krom la paĝo de uzanto aŭ ties diskuto).

Post la Karavano estos elektita "Vojaĝanto de la monato", kiu kontribuis al sukcesa kaj amuza Karavano plej (laŭ certa maniero).

Kaj kion vi povas redakti?
Vikivojaĝo temas pri vojĝado, do precipe pri kontinentoj, landoj, regionoj, urboj kaj vilaĝoj, sed ankaŭ pri frazlibroj (bazaj helpiloj pri konkreta lingvo) kaj temoj ĝenerale helpaj al vojaĝado. La mondo estas granda, do vi havas multajn eblecojn! Speciale, por helpi al esperantistoj sekure kaj senprobleme atingi Esperantajn renkontiĝojn estas indaj paĝoj rilataj al okazaĵoj.

Memoru pri viaj vojaĝemaj amikoj, ili certe aprezos Esperantan vojaĝgvidilon ;-)

Amike kaj kunvojaĝeme!
KuboF Hromoslav