Saluton.

Dum la nuntempa kongresa sezono (Julio - Aŭgusto 2020) okazas internacia kampanjo pri aldonado de fotoj al Vikipediaj artikoloj. Kaj Esperanto kaj Libera Scio (ELiSo) partoprenas en ĝi - subtenante la Esperantan Vikipedion!

Por partopreni aldonu al ajna Vikipedia artikolo foton / videon / sonaĵon (ili jam estas abunde en la Vikimedia Komunejo), en la redakto-resumon (ne en la artikolon mem!) skribu #WPWP kaj konservu la ŝanĝon. Homoj, kiuj aldonos fotojn / videojn / sonaĵojn al plej multaj artikoloj, gajnos valorajn donac-kartojn. Precizaj reguloj estas ĉe la oficiala multlingva paĝo: https://meta.wikimedia.org/wiki/Wikipedia_Pages_Wanting_Photos/eo

Por subteni la kampanjon ni organizas ankaŭ prelegojn kaj fulmokursojn. Dume konfirmitaj estas dum:
Prelegos Leandro Abrahão, trejnos KuboF Hromoslav - ambaŭ aktivuloj de Esperanto kaj Libera Scio kaj longjaraj administrantoj de la Esperanta Vikipedio.

Se vi partoprenos tiujn retajn eventojn, ni kore invitas vin partopreni en la sesio. Aliokaze, vi ankoraŭ povas profiti tempon por aliĝo ;-) (la lasta tago por aliĝi al IJK estas la 9-a de Julio)

Amike
--
Michal Matúšov / Uzanto:KuboF Hromoslav
Esperanto kaj Libera Scio (ELiSo)