Malfeliče mi ne povos partopreni. =(

CB

Em segunda-feira, 6 de junho de 2016, Chuck Smith <chuck@chucksmith.de> escreveu:
Mi estros la Duolingo-standon, do mi jam estas tro okupita, sed mi esperas, ke iu alia faros, ĉar gravegas!

Amike,
Chuck

2016-05-31 12:26 GMT+02:00 Michal Matúšov <kubof@i-espero.info>:
Saluton.

Ĉu iu interesiĝas? ELiSo havas multon por provizi por Esperantujo, sed tiu devas pri ni scii. Mi volonte estus en la budo, sed ĉar mi kunorganizas la eventon, mi neniam certas pri mia disponeblo. Estas bezonata almenaŭ 1-2 pliaj homoj.

Atendeme - ageme
KuboF Hromoslav (Michal Matúšov)
LKK-ano pri kultura programo de UK 2016

2016-05-25 23:38 GMT+02:00 Michal Matúšov <kubof@i-espero.info>:
Saluton.

Lastjare ELiSo dum UK en Lillo partoprenis "Fakan Budon" de UEA, kiel surogataĵo de partopreno en la Movada Foiro. Mi pensas, ke ĉi-jare ELiSo jam povus plene partopreni Movadan Foiron, kiel aliaj Esperantaj organizoj. Por tiuj, kiuj ne partoprenis Universalan Kongreson; Movada Foiro estas evento dum UK, kiam diversaj Esperantaj organizoj prezentas al kongresanoj sian agadon, celojn ktp. kaj varbas. Por la organizoj ĝi estas senpaga.

Mi ricevis jenan aliĝilon. Mi mem estas engaĝita en organizado de la kongreso, do estas risko, ke mi bezonus ajnmomente foriri de io ajn, enkalkulante la eventualan ELiSo-budon. Kiu de vi partoprenos la kongreson kaj volas prezenti ELiSon dum Movada Foiro?

Amike

11-a Movada Foiro dum la UK en Nitro


GRAVE: Bonvolu resendi la respondilon ANTAŬ LA FINO DE MAJO.


La Movada Foiro estas grava okazo dum la Universala Kongreso, kiam ĉiuj Landaj kaj Fakaj Asocioj kaj aliaj movadaj instancoj povas prezenti sian agadon al la kongresanaro. Ĉiu asocio ricevos spacon ĉe tablo, kie ĝi rajtos prezenti siajn afiŝojn, informfoliojn, eldonaĵojn, fotojn de sia agado kaj simile.


Dato de la Movada Foiro en Nitro: sabato, la 23-a de julio 2016.

Ejo: En la areo de la agrokultura universitato PSU (kongresejo). Ni esploras la eblecon okazigi ĝin en pli centra loko en la urbo, sed tio ankoraŭ ne estas certa.

Komencohoro: 19h00. Ekspoziciantoj prefere venu je 18h30 por aranĝi siajn tablojn.


Financaj kondiĉoj:

  • Partopreno en la Movada Foiro estos senpaga.

  • Partoprenantoj rajtos vendi siajn proprajn revuojn; ricevi kotizojn, donacojn kaj kontribuojn; kaj akcepti mendojn kaj abonojn.

  • Partoprenantoj ne rajtos mem vendi librojn kaj aliajn eldonaĵojn (krom revuoj); tiuj povos esti vendataj nur de la kongresa Libroservo. Tamen eblos ekspozicii siajn eldonaĵojn kaj direkti interesatojn al la Libroservo.


Renovigo de la Movada Foiro:

Oftaj kongresanoj komencas rimarki, ke la samaj informmaterialoj reaperadas en la Movada Foiro ĉiujare. Prenu tion en konsideron, kiam vi pretigas vian ekspozicion!


Manko de elektro kaj retaliro:

Depende de la situo de la Movada Foiro, ni verŝajne ne havos elektron kaj retaliron je dispono. Ni sendos pli precizajn informojn per la lasta informilo, pli proksime al la dato de la kongreso.


Konfirmo de mendoj:

Ĉiuj mendoj estos konfirmitaj.

Se post unu semajno vi ankoraŭ ne ricevis konfirmon, bonvolu skribi denove.


Bonvolu resendi la suban respondilon ANTAŬ LA FINO DE MAJO.

Sendante vian respondilon malfrue, vi kaŭzas kroman laboron al la organizantoj.



  • Nomo de asocio:


  • Nomo kaj kontaktadreso (prefere reta) de respondeculo:


  • Bonvolu indiki unu el la tri subaj respondoj.


1. Nia asocio deziras ricevi tablon por prezenti nian agadon dum la Movada Foiro.


2. Nia asocio NE deziras partopreni la Movadan Foiron.


3. Ni esperas partopreni la Movadan Foiron, sed ni ankoraŭ ne certas, ĉu reprezentanto de nia asocio ĉeestos la kongreson.


--
KuboF Hromoslav (Michal Matúšov)
LKK-ano pri kultura programo de UK 2016



_______________________________________________
Dissendolisto de ELiSo
ELiSo@lists.wikimedia.org
https://lists.wikimedia.org/mailman/listinfo/eliso