Saluton.
Prepariĝante por la Vikikonferenco 2015 en Berlino mi ŝatus koni viajn opiniojn kaj rekomendojn pri mia partopreno en la konferenco. Temas precipe pri starigo de niaj celoj por la konferenco (kial entute mi iras tien kaj kion mi faru) kaj elekto de plej taŭga programo (tiel, ke ĝi helpu al nia evoluo).
Mi petas vin legi la programon
https://meta.wikimedia.org/wiki/Wikimedia_Conference_2015/ProgrammeMi certe partoprenos antaŭkonferencon, sesiojn por ĉiuj partoprenantoj. Mi provos partopreni sesiojn taŭgajn specife por malgrandaj kaj junaj organizoj. Ĉar mi aktivas ankaŭ en Vikimedio Slovakio, mi flanke partoprenos ankaŭ rilatajn programerojn (regiona kunlaborado), sed mi klopodos labori precipe por ELiSo.