Pro la pandemio estis nuligitaj aŭ ŝovitaj al posta dato pluraj Vikimediaj renkontiĝoj.
Inter ili ankaŭ tiu de la Centra kaj Orienta Eŭropo (COE / CEE). Tiu tamen okazos interrete, de la 2-a ĝis la 3-a de Oktobro 2020. Ĉar "interreto ne estas hotelo" (simile kiel "Vikipedio ne estas papero"), partopreni povas ankaŭ vi, sendepende de via deven-/loĝ-loko!
La programo estos modesta kompare al kutima ĉeesta renkontiĝo. La programo havos 3 trakojn:
Mi kore invitas vin al partopreno en tiu ĉi renkontiĝo! Se vi estas de la regiono, vi konatiĝos kun proksimaj homoj kaj lernos pri agado specife en la regiono. Se vi estas de ekster la regiono, vi povos kompari funkciadon de la Vikimedia movado en tiu regiono kaj ĉe vi - kaj tiel kapti pli ĝeneralajn tendencojn kaj porti spertojn inter la regionoj.
Sube estas (anglalingva) mesaĝo de organizanto kun pliaj informoj.