Saluton.

En Esperanta Vikipedio aperis pluraj skanaĵoj de UEA-Jarlibroj, kiuj ŝajne estas daŭre aŭtorrajte protektataj kaj devus esti forigitaj. Por savi ilin mi demandis UEA pri liberigo.

Tamen, la situacio povas esti malsimpla pro diversaj aferoj. Ĉu iu povus kontroli enhavon de iuj jarlibroj, prefere ankaŭ tre malnovaj, kiom estas rekte de UEA, kiom venas de aliaj aŭtoroj kaj ĝenerale kiom facilus liberigi tutan libron? Ekz., ŝajne necesos "cenzuri" reklamojn al eldonitaj libroj, se ili enhavas bildon de kovrilpaĝo.

Bonus doni al UEA-estraro klarajn indikojn kaj helpon. Ankaŭ, kiuj aliaj dokumentoj de UEA, laŭ vi, meritas liberigon?

Amike