Saluton.

Mi kunsidis en TEJo kun la Komisiono pri Eksteraj Rilatoj kaj ni laboris pri proponoj por politikaj pozicioj de TEJO. Mi volontulis gvidi la laborgrupon pri edukado, utiligante miajn spertojn precipe de la Vikimedia movado.

La temo rilatas ankaŭ al ni, vikimedianoj ĉar ni ĉiuj vivas en la sama socia ekosistemo kaj niaj agadoj interagas. Tiel ni povas subteni unu la alian kaj atingi pli grandajn komunajn rezultojn.
Specife mi mencias, ke la laborgrupanoj estis tre pozitivaj pri temoj, kiuj tre tuŝas nin, ekz. neformala edukado, malfermitaj edukaj rimedoj, desubisma kreado de edukaj rimedoj ktp.

Preparon de la pozicio povas influi ankaŭ vi! Ĝi nun estas en malneta formo kaj malfermita por ŝanĝo-proponoj, nun nur bazaj deirpunktoj, ekde la 1a de Aŭgusto ankaŭ la formulacio mem. Venu po komenti al
https://docs.google.com/document/d/1kap1iTjTkliiMNEt8AvCinMWJHyp_ifFqkzIKT7kzNk/edit#

Amike
KuboF Hromoslav (Michal Matúšov)