Ankaŭ mi konsentas kun Ziko kaj Trio.

Mi ne spertas pri Vikiversitatoj (kiuj maturiĝas en Vikiversitato Beta), sed projektoj en Kovilo ricevas propran subdomajnon kiam ili kapablas ekhavi komunumo de almenaŭ 3 homoj, kiuj aktive kontribuas dum kelkaj sinsekvaj monatoj. Mi povas imagi, ke simila regulo validas ankaŭ por Vikiversitato.

Nun tiel okazas aktivigo de Esperantaj Vikivojaĝoj ( https://incubator.wikimedia.org/wiki/Wy/eo/Ĉefpaĝo ) kiuj lastamonate havis jam 6-kapan skipon. Estas bezonataj almenaŭ 10 redaktoj ĉiumonate, kio estas sufiĉe facile farebla, ĉu ne? Vikivojaĝoj estas avantaĝe uzeblaj por organizantoj de Esperantaj renkontiĝoj.

KuboF

Dňa 2.1.2016 20:16 používateľ "Ziko van Dijk" <zvandijk@gmail.com> napísal:
Saluton, oni povas peti sed mi dubas pri la utilo. Laux la spertoj kun
la aliaj lingvoversioj estas malmulte da aktiveco en la
vikiversitatoj.
Sincere
Ziko

2016-01-02 16:28 GMT+01:00 Mathieu Stumpf Guntz <psychoslave@culture-libre.org>:
> Aŭ ĉu ni povas peti la aldonon?
>
>
> _______________________________________________
> Dissendolisto de ELiSo
> ELiSo@lists.wikimedia.org
> https://lists.wikimedia.org/mailman/listinfo/eliso
>

_______________________________________________
Dissendolisto de ELiSo
ELiSo@lists.wikimedia.org
https://lists.wikimedia.org/mailman/listinfo/eliso