Saluton.

Por nia tre baldauxa monpeto (krom financtabelo jam videbla en https://meta.wikimedia.org/wiki/Grants:PEG/Esperanto_kaj_Libera_Scio/Projects_2015-2016 ) mi planis peti por artikolverka konkurso en Vikipedio. Nun kiam estis sxaltita nova traduka helpilo (kun heplo de masxina tradukado per Apertium, http://blog.wikimedia.org/2015/01/20/try-content-translation/ ) mi preferus fari konkurson gxuste pri tradukado de artikoloj per gxi. Krom ricevi novajn artikolojn, ni precipe atentigos homojn pri la ilo, testos la ilon en gxia relative frua stato kaj espereble gxis tiam ni evoluos / estos evoluita iu maniero por plibonigi la masxinan tradukilon ankaux por simplaj uzantoj (cxu auxtomate aux relative permane). Montrigxis (esploroj rilate al WikiTrans), ke masxine helpata tradukado estas suficxe pli rapida - tial mi konsideras, ke atentigi homojn pri gxi estos utilege.

Ioma problem(et)o povus okazi cxar por printempo estas planata konkurso pri landoj de centra kaj orienta Euxropo en Vikipedioj de ties lingvoj - kaj mi volas tien enmeti ankaux Esperanton. Tiu konkurso devus komencigxi Marte kaj finigxi Maje. Mi planis Esperantan konkurson al Aprilo aux Majo. Cxu vi pensas, ke malindas havi tiujn konkursojn samtempe? Tamen, ili povus ecx helpi unu al la alia - homoj a tute bone povas traduki per la tradukilo artikolon pri centra/orieta Euxropo ;)

Ni bezonas malfermi la monpeton nepre gxis fino de Januaro do mi petas rapidajn respondojn.

--
KuboF Hromoslav (Michal Matúšov)