Saluton Vikimedianoj!

Kiel ĉiujare, ankaŭ tiun ĉi someron okazos Vikimanio - la plej granda renkontiĝo de la Vikimedia movado, iom konferenco, iom festivalo kaj multaj subtenantoj de Vikimedio! Ĝi okazos la 20an-22an de Julio (la antaŭkonferenco 18an-19an) en Kaburbo en Sud-Afriko.

Ni scias, ke por multaj el vi tio estas longa vojaĝo kaj tia ĉi partopreno povas esti signifa ŝargo por familia buĝeto. Ankaŭ pro tio la Fondaĵo Vikimedio provizas limigitan kvanton da stipendioj, pro kio ni tre dankas!

En la laborgrupo Esperanto kaj Libera Scio ni por niaj subtenantoj provizas specialan servon - konsultadon de stipendipetoj! Se vi ŝatus scii opinion de tiuj, kiuj jam plurfoje sukcesis ricevi stipendion, nun vi havas la oportunon! Por ke ni povu konsulti viajn petojn kaj vi havu ankaŭ tempon por entekstigi niajn rekomendojn, sendu al ni vian tekston ĝis la 18a de Januaro!

La formularon estas ĉe https://goo.gl/forms/IvMpYcFsMPC4V0Ol1

Atentigo: Tiu ĉi konsultado estas volontula agado de aktivuloj de Esperanto kaj Libera Scio; ĝi estas sendependa de la organizantoj de Vikimanio. Se vi volas peti stipendion sen konsultado, sekvu la instrukciojn en la oficiala retejo: https://wikimania2018.wikimedia.org/wiki/Scholarships/eo

Multan sukceson pri via stipendio kaj ni esperas, ke ni multaj renkontiĝos en Kaburbo!

nome de la komisiono (KuboF Hromoslav, Ziko, Psychoslave kaj Remux)
KuboF Hromoslav
Esperanto kaj Libera Scio