Saluton.

La Fondaĵo Vikimedio kaj la Vikidatuma teamo en sekvaj jaroj intense laboros pri novaj projektoj, por kiuj serĉas interesiĝantaj lingvaj komunumoj. Esperanto provizore kandidatiĝis.

Temas pri plibonigo de leksikografiaj datumoj en Vikidatumoj, kaj la nova projekto Abstrakta Vikipedio (lingve-sendependa prezento de scioj).

La temo venis al ni al diskuto nur hieraŭ, nur kelkajn horojn antaŭ limdato por kandidatiĝo. Pluraj aferoj estas nuntempe neklaraj (ankaŭ al la programistaj teamoj), sed ĉar estis certagrada intereso, mi provizore (baldaŭ ni ricevos pli multajn informojn kaj ankaŭ ni decidos surbaze de ili) kandidatigis Esperanton: https://www.wikidata.org/wiki/Wikidata:Lexicographical_data/Focus_languages/Form/Esperanto

Se vi interesiĝas pri helpado al la projektoj (dume ne klaras kiom intense, sed ĝi evidente devus taŭgi ankaŭ por komunumoj multe malpli grandaj ol nia) dum sekvaj ĉ. 3 jaroj listĝu en jenaj paĝoj (en tiu projekto, kievi aktivas):

Amike
KuboF Hromoslav