Saluton. Mi voĉdonis pore al iu kandidato. Ĉu mi bone faris? 

2017-12-29 14:54 GMT-05:00 mathieu stumpf guntz <psychoslave@culture-libre.org>:

Mi aldonis la opcion en https://framadate.org/prjVHprLmecXZmzV

Se neniu partoprenis ĝis nun, kaj neniu respondis pri uzi alian ilon…

Kore


Le 29/12/2017 à 05:10, Ivan Camilo Quintero Santacruz a écrit :
Saluton denove,

Por tiuj kiuj min ne konas en la vikimedia mondo, mia uzantnomo estas Remux.

2017-12-28 23:08 GMT-05:00 Ivan Camilo Quintero Santacruz <remusqs1@gmail.com>:
Saluton al ĉiuj,

Ĉi-jare mi ne reprezentos nacian aŭ aliajn organizojn de Vikimedio, do mi ŝatus kandidatiĝi kiel reprezentanto de ELiSo por la Vikimedia Konferenco. Mi konas la tutmondan movadon vikimedian, kaj estas aktivulo vikimedia kaj esperanta en mia propra lando, kaj ĉi tiu jaro mi jam organizis prelegon nome de ELiSo en mia lando. Do mi certas ke mi plenumas la kondiĉojn por esti kandidato.

Elkore via,
Ivan.

2017-12-27 4:09 GMT-05:00 mathieu stumpf guntz <psychoslave@culture-libre.org>:

Mi ĵus kontrolis, kaj ŝajnas ke nova kanditato ne povas esti aldonata de ĉiuj per la publika formularo. Mi aldonis nomojn de Kubof kaj Lingveno kiuj partoprenis en 2017. Se ni ja uzas tiun ilon por nia decido, bonvolu prezenti ĉi tie vian kanditato por ke mi estas ebla aldoni en formularo kiel opcio. Sed ni ankaŭ povas uzi alian ilon, ekzemple simpla vikpâgo en Meta, se vi preferas. Bonvolu komuniki viajn opiniojn.

Danke


Le 27/12/2017 à 09:11, mathieu stumpf guntz a écrit :

Dankon Juan por la memorigo. :)

Tie estas, se vi konsentas uzi ĝin, [ligo al elektilo pri nia opa decido])(https://framadate.org/prjVHprLmecXZmzV).

Mi aldonis mian nomon ĉefe ĉar mi kredas ke mi devis aldoni almenaŭ unu opcio por validi la formularon de kreo (sed mi devas kontroli tion). Sed tio dirita, mi ja volonte irus al la konferenco kiel reprezentanto de ELISo. Mi kredas ke mi ankaŭ kandidatos kiel potenciala reprezentanto de Vikivortaro. Se okazus ke mi estas elektota al ambaŭ, mi detiros mian kanditadon de ELISo. Egale, kaj tiutempe en ambaŭ kazo, se nur homiĉo estas elektota, mi detiros se homino povas partopreni danke al tio. Mi egale meditos mian detiron se tiu favoras la elekton de iu kiu povas reprezenti tradicie subreprezentatan homgrupon.

Mi invitas vin legi [kiel elekti reprezentanton](https://meta.wikimedia.org/wiki/Wikimedia_Conference_2018/Program_Design_Process#How_to_select_the_delegates) se vi ne jam faris tion.

Kore



Le 27/12/2017 à 00:26, Juan Sebastian Quintero Santacruz a écrit :
Saluton. Endas elekti reprezentantojn niajn por ĉeesti la Vikimedian Konferencon 2018. La limdato estas la 15-a de januaro, sed ju pli frue ni elektu des pli bone. ELiSo povas sendi du personojn. Kontrolu ĉu via loka ĉapitro aŭ grupo ankaŭ povas sendi personojn, kaj priparolu la eblecon ke ili elektu vin por ĉeesti. Tiel la ĉeestonta nombro de Esperantistoj en ĉi tiu grava Vikimedia evento estos kiel eble plej granda.


_______________________________________________
Dissendolisto de ELiSo
ELiSo@lists.wikimedia.org
https://lists.wikimedia.org/mailman/listinfo/eliso



_______________________________________________
Dissendolisto de ELiSo
ELiSo@lists.wikimedia.org
https://lists.wikimedia.org/mailman/listinfo/eliso


_______________________________________________
Dissendolisto de ELiSo
ELiSo@lists.wikimedia.org
https://lists.wikimedia.org/mailman/listinfo/eliso




--
Remus

Ivan Camilo Quintero Santacruz
Ingeniero de Materiales
Universidad del Valle
Santiago de Cali, Colombia




--
Remus

Ivan Camilo Quintero Santacruz
Ingeniero de Materiales
Universidad del Valle
Santiago de Cali, Colombia



_______________________________________________
Dissendolisto de ELiSo
ELiSo@lists.wikimedia.org
https://lists.wikimedia.org/mailman/listinfo/eliso


_______________________________________________
Dissendolisto de ELiSo
ELiSo@lists.wikimedia.org
https://lists.wikimedia.org/mailman/listinfo/eliso