Saluton!
Resumo: En Vikimedio EO ni serĉas novan administranton de membroj kaj kontaktoj (kaj kelkajn rilatajn rolojn). Grandparte temas pri laborado en programo CiviCRM. Se vi baze interesiĝas, kontaktu min. Por helpi al vi lerni bazan uzadon de CiviCRM mi baldaŭ gvidos 1-horan retseminarion la 6-an de Decembro, kaj 3-tagan trejnadon dum JES en Germanio. Se vi interesiĝas, aliĝu al ambaŭ tre baldaŭ.
En Vikimedio EO ni iom-post-iom plivastigas nian teamon de kernaj aktivuloj, kiuj longtempe plenumas bazan funkciigadon de VMEO kaj projektan laboron. Unu el tiuj bazaj aferoj estas mastrumado de membroj (kaj ĝenerale kontaktoj, ekz. eventaj aliĝintoj, volontuloj, abonantoj de retpoŝtaj novaĵleteroj ks). Nuntempe la laboron faras nur mi. Sed ĝi estas signife kompleksa kaj vasta kaj forprenas de mi tempon, energion kaj atenton, kiun mi ne povas tiom multe dediĉi al gvidado de VMEO kaj projekta laboro. Kaj tial ni serĉas longtempan respondeculon pri la laboro.
Ideala kandidato:
Nenecesaj, sed grandaj plusoj estas:
Rekompence vi ricevos
Do, se vi pretas helpadi pri tiu ĉi grava laboro de VMEO, aliĝu al la retseminario kaj la trejnado. Se vi ne povas partopreni ilin, certe skribu al mi - mi klopodos videoregistri la eventojn kaj provizi la registraĵon. Kaj ni povos komenci trakti la aferon ;-)
Amike
KuboF Hromoslav