Saluton. Endas elekti reprezentantojn niajn por ĉeesti la Vikimedian Konferencon 2018. La limdato estas la 15-a de januaro, sed ju pli frue ni elektu des pli bone. ELiSo povas sendi du personojn. Kontrolu ĉu via loka ĉapitro aŭ grupo ankaŭ povas sendi personojn, kaj priparolu la eblecon ke ili elektu vin por ĉeesti. Tiel la ĉeestonta nombro de Esperantistoj en ĉi tiu grava Vikimedia evento estos kiel eble plej granda.