Kara KuboF,
mi ne scias cxu mi havos tempon por spekti - estas kelkaj farendajxoj cxi tie - sed mi volonte poste rigardos. Tre kore Ziko

Am Do., 15. Aug. 2019 um 09:35 Uhr schrieb KuboF Hromoslav <kubof.hromoslav@gmail.com>:
Saluton de Vikimanio en Stokholmo, Svedio!

Vikimanio estas la plej granda manifestacio / konferenco / festivalo de la tutmonda Vikimedia movado. Sed bedaŭrinde, pro pluraj kialoj, ne ĉiuj Vikimediaj samideanoj povas ĝin partopreni persone. Tiun personan kontakton kun koleg-amikoj de la tuta planedo povas anstataŭi nenio.

Tamen, ĉar Vikimedio estas moderna movado, vi povas spekti multajn prelegojn rekte de komforto de via hejma sofo aŭ de oficejo de via loka vikia klubo aŭ organizo. Viva video-elsendado komenciĝos vendrede la 16an de Aŭgusto.

Preskaŭ ĉiuj prelegoj estos registrataj, multaj eĉ vive elsendataj. (mia prelego pri artefaritaj lingvoj, en kiu aperos ankaŭ Esperanto, estos registrita kaj provizita nur poste)
Por vive spekti videojn de Vikimanio venu al la paĝo:
https://wikimania.wikimedia.org/wiki/2019:Video  

Amike
KuboF Hromoslav
_______________________________________________
Dissendolisto de ELiSo
ELiSo@lists.wikimedia.org
https://lists.wikimedia.org/mailman/listinfo/eliso