Saluton!

Ĵus en Vikipedio finiĝis la Unesko-konkurso kaj komenciĝas nova konkurso - Vikipediaj paĝoj volas fotojn 2021 (#WPWP)!

Oni diras, ke "1 bildo valoras 100 vortojn". Sed en la Esperanta Vikipedio daŭre estas multaj artikoloj al kiuj mankas taŭga bildo, sono aŭ video - kaj tial niaj legantoj lernas malpli ol povus.

Feliĉe, aldono de plurmediaĵo al artikolo estas signife pli facila ol verko de nova artikolo - kaj kun iometo da trejnado ĝin povas fari viki-novulo jam post mallonga tempo.

Tial pluraj Vikipedio, kaj ankaŭ nia kara Esperanta, nun lanĉis kampanjon / konkurson ĝuste pri aldonado de plurmediaĵoj. Aldone, ni aparte fokusiĝas al viki-novuloj, por kiuj tio povas esti bona unua paŝo.

Danke al subvencio de la Fondaĵo Vikimedio vi povas gajni etajn premiojn en formo de donackarto. Sed eĉ sen venko, ĉiu bona kontribuo al Vikipedio helpas - kaj tio gravas plej!

Venu al la konkursa paĝo por detaloj kaj partoprenu (en Julio kaj Aŭgŭsto 2021):
https://eo.wikipedia.org/wiki/Projekto:Vikipediaj_pa%C4%9Doj_volas_fotojn_2021

Amike
Michal Matúšov / Uzanto:KuboF Hromoslav
Esperanto kaj Libera Scio (ELiSo)
Prezidanto