Vikio Amas ZEOjn (Wiki Loves ZEOs) estas internacia fotokonkurso pri Zamenhof/Esperanto Objektoj. Ĝi celas videbligi la Esperantan heredaĵon tra la mondo kaj helpi pli bone dokumenti kie situiĝas la ZEOj kaj kiuj el ili ankoraŭ ekzistas aŭ ĉu novaj ZEOj ankoraü ne dokumentitaj aperis.
La konkurso estas aranĝita de la uzantogrupo Esperanto kaj Libera Scio sed por sukcesi ni bezonas vian helpon! Alŝutu viajn fotojn de ZEOj, ne gravas ĉu la foto estas malnova, fotita dum via vojaĝo al iu pasinta IJK, aŭ se vi ĵus fotis ĝin dum la nuna UK en Lisbono. Bustoj pri Zamenhof, nomŝildoj de Esperanto-stratoj, aŭ aliaj objektoj rilataj al Esperanto aŭ Zamenhof povas partopreni kaj kompreneble la plej bonaj fotoj ricevos premiojn.
Partopreni estas tre facile:
4) Kundividu la informon kun viaj amikoj (ne nur esperantistoj). Ju pli da partoprenantoj des pli da personoj ekkonos pri nia kulturo dise tra la mondo.
Amike
Juan Sebastian Quintero Santacruz (Sahaquiel9102)
Ĉeforganizanto