Saluton.

Resumo: Mi kandidatiĝis por servado en la Komitato pri aligitaj organizoj de la Fondaĵo Vikimedio (AffCom) por helpi solvi ĝiajn problemojn, kiuj dum jaroj damaĝas ankaŭ la Esperantan komunumon. Bonvolu subteni min aldonante {{Strong support}} (forta subteno) ĉe
https://meta.wikimedia.org/wiki/Affiliations_Committee/Candidates/2023#KuboF_Hromoslav

Karaj, dum lastaj jaroj Vikimedio EO klopodas esti rekonita de la Fondaĵo Vikimedio kiel Tema organizo (nun ni estas Uzanto-Grupo, kio estas malpli alta ŝtupo). Bedaŭrinde tiu ĉi nia klopodo estis haltigita de la Komitato pri aligitaj organizoj (AffCom), kiu dum jaroj ne havas sufiĉajn kapacitojn por sia respondeca funkciado. Bedaŭrinde, ilia subakapciteco montriĝis esti tiom drasta, ke ili bezonis ĉ. 5 monatojn de celita plua edukado por taŭge respondi bazlernej-nivelan demandon (konkrete kiam ili decidis haltigi nian rekonon). Mi daŭre komunikas kun AffCom ankaŭ pri aferoj ekster VMEO kaj mi respondece konfirmas, ke AffCom daŭre havas drastajn problemojn - disvastigas malveraĵojn, ne korektas ilin kiam oni atentigas pri tio, fiaskas respondi bazlernej-nivelajn demandojn ks.

Tiu ĉi subkapaciteco de AffCom bedaŭrinde ne nur kostas monon al la Fondaĵo Vikimedio (kiu pagas (kaj sufiĉe multe) al siaj dungitoj por provizadi helpon al AffCom, kaj tiu multekosta helpado estas pli alta ol taŭge pro la nekapabloj de AffCom). Sed ĝi ankaŭ forsuĉas energion de Vikimediaj organizoj kiel Vikimedio EO. Pro tio la komunumoj de Vikipedio kaj aliaj projektoj ne disvolviĝas tiom bone kaj rapide kiom eblus kun taŭga subteno. Rezulte de tio, la socioj parolantaj ties lingvojn ne edukiĝas tiom rapide, profunde kaj vaste kiom ili povus kun pli bona funkciado de Vikipedioj (kio havas konsekvencojn ekz en nesufiĉe rapida preventado de klimata ŝanĝo, nesufiĉa pacigado de mondo kaj daŭre ĉeesta granda neegaleco).

Mi jam havas tre (fakte tro) multan laboron, sed mi vidas, ke la damaĝo kiun kreas la subkapaciteco de AffCom estas tro maltaŭga kaj detrua ankaŭ por nia Esperanta komunumo. Tial mi decidis kandidatiĝi por AffCom kaj helpi ĝin deinterne. Tio bedaŭrinde prenos iom de mia tempo, kiun mi preferas dediĉi al VMEO, sed samtempe (mi esperas, ke) helpos glatigi la padon kaj kunlaboradon de VMEO kun AffCom, kaj samtempe plifortigos ankaŭ aliajn Vikimediajn organizojn, de kies sukcesoj ni povos profiti (ekz. lernante de ili, aŭ kunlaborante en subvenciataj projektoj de Erasmus+ ktp).

Por tio tamen indas via subteno! Mi petas, legu mian kandidatiĝon kaj se vi subtenas tion, bv. en la parto "Endorsements (KuboF Hromoslav)" subteni min aldonante {{Strong support}} (forta subteno) aŭ {{Support}} (subteno), ideale ankaŭ kun certa komento (povas esti en Esperanto ;)
https://meta.wikimedia.org/wiki/Affiliations_Committee/Candidates/2023#KuboF_Hromoslav

Mi anticipe dankas vin pro via helpo al mia helpado de disvolvigo de tutmonda Vikimedia komunumo ❤️
KuboF Hromoslav (Michal Matúšov)