Saluton kara!
La Ĝenerala Asembleo akceptis la Jaran planon 2021 kaj la Jaran buĝeton 2021 laŭ kiuj ELiSo / VMEO klopodu membriĝi en UEA kaj / aŭ TEJO. Kiel la Estraro poste pliprecizigis, ni strebas al membrigo ĉe UEA kiel Faka Asocio Kunlaboranta (krome ankaŭ kiel Faka Sekcio de TEJO, sed pri tio venos informoj poste).
Mi persone kunlaboras kun Aleks Kadar, la Ĝenerala Sekretario de UEA, pri finpreparo de peta dosiero. En baldaŭj tagoj, maksimume semajnoj ni oficiale sendos la peton al la Komitato de UEA, kiu decidos pri nia peto.
La peto estas de ĉ. 95% preta kaj iomete ŝanĝiĝos. Jam nun vi povas vidi ĝin ĉe
Amike
Michal Matúšov / Uzanto:KuboF Hromoslav
Prezidanto
_______________________________________________