Saluton!

La 24-an de Januaro okazis la unua Reta Estrar-Kunsido (RetEsKu) de la Estraro de Esperanto kaj Libera Scio (ELiSo) en 2021. Nian inviton akceptis Albert Stalin Garrido, estrarano de TEJO respondeca pri Landa kaj Faka Agado (LFA). Jen eta resumo:

Membreco en UEA kaj TEJO
ELiSo en duono de Februaro ekokupiĝos pri membriĝo en TEJO kaj UEA - la procezon gvidos KuboF. Dume estas pluraj eblecoj konsiderataj, sed ELiSo interesiĝas pri membreco en ambaŭ tiuj organizoj samtempe. Albert de TEJO valore partoprenis per vidpunkto de TEJO - dankon!

Serĉado de nova Estrarano
La estrarano Juan planas demisii de Estraro dum la sekva Kunsido de la Ĝenerala asembleo. Ni tre dankas pri la laboro de Juan pasintece kaj bondeziras ĉion bonan al li! Kiam liaj vivkondiĉoj permesos, ni ĝoje revidos lin, ĉu en Estraro, ĉu en alia pozicio!
Intertempe ni serĉos novan kandidaton por estrarano. Se vi volas helpi al Vikimedio en Esperanto je alta, stratega, gvida nivelo, skribu rekte al mi!

Jara raporto 2020
Ĝis nun ni preparadis relative simplan jarraporton. Post kiam ni estos Tema organizo (probable iam ĉi-jare), estos postulate de nia "detala jarraporto". Kvankam ni ne devas prepari detalan raporton jam nun, tio estas bona ekzerco por estonteco. La verkadon gvidos la Estrarano Ivan kaj ni atendas, ke fine de Februaro la raporto estos signife preparita, kvankam ne nepre finpreta.

Serĉado de novaj aktivuloj
KuboF transprenas la taskon de trovado de novaj aktivuloj. Laŭeble, la unua nova aktivulo transprenu tiun rolon por estonteco. Se vi volas serĉadi aktivulojn, skribu rekte al mi!

Amike
Michal Matúšov / Uzanto:KuboF Hromoslav
Prezidanto