Saluton.

Vikipedio proksimiĝas al atingo de 300 000 artikoloj. Laŭ kalkuloj, tio okazos ĉirkaŭ duono de Julio 2021.

Laŭ instigo de UEA, pluraj gravaj tutmondaj Esperantaj organizoj, nome ELiSo / VMEO, ILEI kaj E@I, kunigas sian voĉon kaj lanĉas la kampanjon "Vikipedio 300 000" por atingi tiun mejloŝtonon pli frue - jam antaŭ Julio 2021.

Ni, vikimedianoj, simple plu faru tion, kion ni jam nun faras - ni verku bonkvalitajn artikolojn en la Esperanta Vikipedio. Avantaĝe ni povas tion kunigi kun pluraj konkursoj en tiu ĉi tempo:
Sed ni kuniĝis kun niaj partneroj ankaŭ por utiligi la okazon por inviti novulojn al nia Vikipedio. Nun estas taŭga tempo por alparoli tiun heziteman amikon, kiu pripensas ekverki, sed mankas al li taŭga okazo. Nun ni verkas "kune" eĉ preter kutime Vikipedia komunumo!

Por pliaj informoj kaj rekomendoj, legu la kampanjan paĝon:
https://esperanto.wiki/projektoj/vikipedio-300-000

Amike
Michal Matúšov / Uzanto:KuboF Hromoslav
Esperanto kaj Libera Scio (ELiSo)
Prezidanto