Saluton.

Lastjare okazis artikolverka konkurso pri centra kaj orienta Eŭropo en Vikipedioj en lingvoj de la regiono. Mi organizis la konkurson en la slovaklingva Vikipedio kaj mi konstatas, ke danke al la konkurso estis aldonitaj artikoloj, kiuj apenaŭ estus verkitaj sen la konkurso (aliflanke, tiujn artikolojn grandparte verkis homoj, kiuj pro la konkurso foriris de siaj kutimaj Vikipediaj taskoj...).

Mi pensas, ke bonus organizi tiun ĉi konkurson ankaŭ en la Esperanta Vikipedio. Tamen, mi mem havas kaj havos multan laboron jam pri kunorganizado de ĉi-jara Universala kongreso (venu por renkontiĝi ;) kaj ne povos organizi la konkurson.

Kion vi pensas? Ĉu iu volontulo ĉeforganizus la konkurson? Mi estas preta por donadi konsilojn kaj kontaktigi kun aliaj homoj.

Amike
KuboF


---------- Forwarded message ----------
From: Nikola Kalchev <nikola.kalchev@gmail.com>
Date: 2016-01-12 18:27 GMT+01:00
Subject: [WMCEE-l] CEE Spring 2016
To: A list for Wikimedians from Central and Eastern Europe <wmcee-l@tools.wikimedia.pl>


Dear Wikimedians of Central and Eastern Europe,

please feel free to add yourselves as local organisers of this year's edition of CEE Spring at [1].

Best regards,
Nikola / Лорд Бъмбъри
Wikimedians of Bulgaria


_______________________________________________
WMCEE-l mailing list
WMCEE-l@tools.wikimedia.pl
http://listy.wikimedia.pl/mailman/listinfo/wmcee-l




--
KuboF Hromoslav (Michal Matúšov)