Saluton!

En Vikivojaĝo, kie ni kolektas turismajn gvidilojn, nun ĝis fino de Novembro okazas 2 komunumaj okazaĵoj al kiuj mi vin invitas!

Vikivojaĝo tre taŭgas por organizantoj de Esprantaj renkontiĝoj, ĉar vi povas tie stoki utilajn informojn pri viaj lando, urbo kaj ligvo kaj tiel helpi al viaj vizitontoj.

Vikimedia Azia monato
La plej granda komuna redakta maratono pri Azio organizata en pluraj lingvoj kaj ankaŭ en Esperanto. Ne temas pri konkurso, sed pri amika kunlabora evento - ĉiu, kiu verkos almenaŭ 4 novajn artikolojn ricevos poŝtkarton de organizantoj de Azio.
Vidu detalojn kaj aliĝu ĉe: https://eo.wikivoyage.org/wiki/Vikivojaĝo:Azia_monato_2017

Vikivojaĝa Karavano
Jam tradicia komuna redakta maratono sen tema limigo. La ununura regulo estas ĝis fino de la monato fari ĉiutage almeanŭ unu ŝanĝon - ne gravas kiom grandan (sed ja pli kvalitas pli bonas).
Aliĝu ĉe: https://eo.wikivoyage.org/wiki/Vikivojaĝo:Karavano/2017/11

Amike
KuboF Hromoslav
Esperanto kaj Libera Scio, Vikimedia Uzanto-Grupo
gvidanto