Saluton.

En Vikivojaĝo komenciĝas plia etapo de virtuala Karavano - komuna virtuala redaktado - kiu daŭros ĝis la fino de la monato.
https://eo.wikivoyage.org/wiki/Vikivojaĝo:Karavano

Reguloj estas simplaj: aliĝu en la supra ligilo kaj ĝis fino de la monato redaktu almenaŭ 1-foje ĉiutage (eĉ per malgranda redakto).

Vi povas redakti kion ajn en Vikivojaĝo, tamen mi havas rekomendojn:

Per tiuj karavanoj ni sciigas pri la plej nova Vikimedia projekto - Vikivojaĝo - provizanta utilajn informojn por turistoj. Por esperantistoj ĝi estas speciale utila por plani veturon al Esperanta renkontiĝo. Nuntempe la Esperanta versio estas en kovilo - por iĝi rekonita projekto ĝi serĉas sian komunumon.

Antaŭaj Vojaĝantoj de la monato (kiuj plej interese kontribuis) estas NMaia, KuboF Hromoslav kaj Vikiano - gratulon!

Amike
KuboF Hromoslav