Saluton 
laux mi la unuaj du punktoj estas tre utilaj  - kaj jes realigeblaj (pli facile ol la ceteraj du).
Tamen tiu tria estas fakte eeeege bezonata kaj utila por ni - nur jes, gxi postulas kunlaboron, financojn kaj kapablajn personojn (cxefe kunordigon). Pri tio mi provis/as dum jaroj pusxi ankaux en UEA (eble indus ankaux en TEJO), ke tiu cxi temo estu prioritata kaj ekhavu seriozan planon, bugxeton kaj respondeculojn. Eble indus re-levi la temon, kiun pli kaj pli da "virtualaj e-istoj" ni bezonus ankaux pli da reta (kvalita) enhavo. 
Cxu vi pENSAS Kubof ke eblus de Viki-movado ricevi financojn por tio? cxu nome de Eliso au alimaniere. Mi konscias ke por viki-laboro oni ne volas pagi, sed cxi-tie tems pri iu kunordiga laboro, do fakte kvazau managxorado de la laboro, kiu okazus tutmonde - kaj tion vere ne eblas fari en sia libera tempo dum kelkaj minutoj tage :). Kun tio poste rilatus ankaux sekvaj passxoj -- skaniloj, brigadoj por skanado, prilaboro de materialoj, kontaktado de unuopaj grupoj, divido de laboro ktp.  Sed sen iu (ecx se eta) kapitalo, mi dubas pri la afero (aliakze gxi jam okazus nun :). 
Eble indus esplori cxu/kiom eblus ricevi de viki-movado kaj sekve alparoli la EO-movadon por aldoni la ceteran sumon,do fari kunfinancadon por tio.

Pri lasta punkto - kiel nun aspektas kun Wiki-trans fakte? Mi jam delonge ne audis pri la projekto. 

a. Petro

2016-11-25 10:00 GMT+01:00 Michal Matúšov <kubof.hromoslav@gmail.com>:

Saluton.

Iom malfrue (pro malsano), sed tamen mi informas, ke hodiaŭ mi iros al semajnfina renkontiĝo de Vikimedio Slovakio, Vikimedio Ĉeĥio kaj Vikimedio Pollando, kie ni diskutos kaj planos pli intensan kunlaboradon inter niaj asocioj. Mi cerbumas kiel enplekti Esperanton en la estontan kunlaboradon. Dume mi pripensis:

  • temaj semajnoj (esperantistoj verkas en la Esperantan Vikipedion pri Pollando, pollingvanoj verkas en la Pollingvan Vikipedion pri Esperantio ktp);
  • partoprenado en la Zamenhofa jaro (ene de TEJO mi zorgas pri bona multlingva prezento de Zamenhof en Vikipedioj) - tio povus interesi precipe polojn;
  • instigo al kunlaborado kun landaj Esperantaj organizoj por ciferecigado de libroj por Vikifontaro (por tio estus fakte utila multe pli grandskala organizado, ĉar pluraj homoj skanas, iuj transskribas librojn kaj apenaŭ iu havas aliron al la rezultoj - mi timas, ke sen tia kunordigado oni denove faradus duoblan laboron; sed ĉiuokaze mi povas instigi la vikimedianojn por serĉi aliancanojn tiutemajn);
  • (iom pli peza) kunlaborado pri kreado de maŝinaj tradukiloj inter la (ĉefaj) lokaj lingvoj kaj Esperanto.

Kiel vi vidas, nur la unuaj 2 ebloj estas sufiĉe realigeblaj, do mi ŝatus koni viajn proponojn kaj rimarkojn!

KuboF Hromoslav


_______________________________________________
Dissendolisto de ELiSo
ELiSo@lists.wikimedia.org
https://lists.wikimedia.org/mailman/listinfo/eliso