Mi rememorigas, ke hodiaŭ (la 15an de Marto laŭ UTK) vi havas la lastan ŝancon por peti stipendion por Vikimanio de VMF.
Aktivaj kontribuantoj al Esperantaj viki-projektoj kaj aktivuloj de ELiSo havas bonan ŝancon (pro grupigo laŭ lingvoj), do certe utiligu ĝin!

Por peti la stipendion venu ankoraŭ hodiaŭ kaj plenigu la formularon ĉe
https://wikimania.wikimedia.org/wiki/Scholarships/eo

Amike
KuboF Hromoslav

Dňa št, 7. mar 2019 23:30 KuboF Hromoslav <kubof.hromoslav@gmail.com> napísal(a):
Saluton!

Kiel ĉiujare, ankaŭ tiun ĉi someron okazos Vikimanio - la plej granda renkontiĝo de la Vikimedia movado, iom konferenco, iom festivalo kaj multaj subtenantoj de Vikimedio! Ĝi okazos la 14an-18an de Aŭgusto 2019 (la antaŭkonferenco 14an-15an) en Stokholmo, Svedio.

Ni scias, ke por multaj el vi tio estas longa vojaĝo kaj tia ĉi partopreno povas esti signifa ŝargo por familia buĝeto. Ankaŭ pro tio la Fondaĵo Vikimedio provizas certan kvanton da stipendioj, danke al kiuj vi havas ŝancon partopreni malpli koste aŭ eĉ senpage! Pro kiu eblo ni tre dankas!

En la laborgrupo Esperanto kaj Libera Scio ni por Esperanto-parolantaj Vikimedianoj jam la 2an fojon provizas specialan servon - konsultadon de stipendipetoj! (dume temas nur pri mi, eventuale pluraj homoj aliĝos) Se vi ŝatus scii opinion de tiuj, kiuj jam plurfoje sukcesis ricevi stipendion, nun vi havas la oportunon! Por ke ni povu konsulti viajn petojn kaj vi havu ankaŭ tempon por entekstigi niajn rekomendojn, sendu al ni vian tekston ĝis la 12a de Marto!


Atentigo: Tiu ĉi konsultado estas volontula agado de aktivuloj de Esperanto kaj Libera Scio; ĝi estas sendependa de la organizantoj de Vikimanio. Se vi volas peti stipendion sen konsultado, sekvu la instrukciojn en la oficiala retejo:

Multan sukceson pri via stipendio kaj ni esperas, ke ni multaj renkontiĝos en Stokholmo!

KuboF Hromoslav
Esperanto kaj Libera Scio