Saluton!
Ĝis fino de Junio 2026, kunlabore kun UEA, ni invitas vin konkursi kun ni
en la Esperanta Vikipedio pri la temo de sano!
Vi helpos al nia kara Vikipedio, al tutmonda sansituacio kaj aldone vi
povos gajni valorajn premiojn!
Partoprenu en Vikipedio!
<https://meta.wikimedia.org/wiki/Health_Challenge_2026/eo>(la konkursa paĝo
estas lokita en Meta-Vikio, ĉar temas pri multlingva konkurso; sed
artikolojn reale verku en la Esperanta Vikipedio)
Sano estas unu el plej gravaj aeroj, kiujn ni havas. Sed ni estas neniel
proksime al kuraco de ĉiuj sanproblemoj. Per tiu ĉi konkurso ni celas
plibonigi la situacion kaj plifruigi alvenon de novaj terapioj, kiuj amase
plibonigos sanon de ĉiuj en la mondo.
Tial ni aparte instigas vin verki / traduki artikolojn pri fokusaj temoj
<https://meta.wikimedia.org/wiki/Health_Challenge_2026/Focus_articles/eo>.
Tiuj estas aparte gravaj aferoj, kiuj ankoraŭ ne estas vaste uzataj, aŭ eĉ
disvolvitaj, sed havas ŝancon aparte mutle helpi.
La konkurson ni organizas kunlabore kun UEA - Universala Esperanto-Asocio,
danke al financa subteno de Erasmus+ de la Eŭropa Unio.
Konklude, ĝis fino de Junio 2026 verku pri sano, aliĝu al la konkurso kaj
venku ;-)
Partoprenu en Vikipedio!
<https://meta.wikimedia.org/wiki/Health_Challenge_2026/eo>
PS: Ĉar la konkurso estas multlingva, bv. inviti ankaŭ viajn ne-esperantajn
Vikimediajn amikojn kaj laŭeble ankaŭ traduku la konkursan paĝon.
Amike
Michal Matúšov / Uzanto:KuboF Hromoslav
Wikimedia EO (VMEO) <https://esperanto.wiki/>
Prezidanto