Saluton kara.
Mi komencas plani Kunvenon de Ĝenerala asembleo 2026-1 de Vikimedio EO. Pro
limigoj pro subvencipetaj limdatoj kaj alia agado, miaj *dumaj proponoj*
estas la *14-a aŭ la 21-a de Marto 2026*.
Ĉu vi eble scias pri iuj *kialoj kontraŭ tiujn datojn?*
Mi kontrolis la Eventan Servon, kie ĉiam io estas, sed tiutempaj aferoj
ŝajnas kombineblaj kun nia asembleo. Ĉu eble iuj aliaj tempaj konfliktoj?
Amike
Michal Matúšov / Uzanto:KuboF Hromoslav
Wikimedia EO (VMEO) <https://esperanto.wiki/>
Prezidanto
Saluton.
Iam en Septembro 2026 en Kroatio, Eŭropo probable okazos trejnado por
vikimedianoj, kiuj volas (pli bone) organizi VikiEkspediciojn (grupo de
vikimedianoj venas al specifa loko (kutime subvikidokumentita), uzas lokajn
librojn, spertulojn, fotas kaj filmas, ĉion tion skribas al Vikipedio kaj
alŝutas al Komunejo).
Se vi estas de centra aŭ orienta Eŭropo, aŭ de centra Azio, kaj volas
organizi VikiEkspediciojn, bv tre baldaŭ plenigi jenan enketilon. Ĝi servas
precipe por pruvi, ke estas intereso de komunumo pri tia trejnado. se fine
la trejnado okazos, venos nova enketilo por stipendio, kiu estas sendependa
de tiu ĉi enketilo.
https://docs.google.com/forms/d/e/1FAIpQLSdcuKYbS3oo-XchOnAA_Bn2OLIQ7K-_JFS…
Amike
Michal Matúšov / Uzanto:KuboF Hromoslav
Wikimedia EO (VMEO) <https://esperanto.wiki/>
Prezidanto