Saluton!
Vikimedio Esperanto partoprenas en Esperantlingva projekto de Erasmus+ rilata al sano. Vi havas eblon *senpage* partopreni per ĝi en la 23-a Internacia medicinista esperanto kongreso https://lsmu.lt/renginiai/23-iasis-tarptautinis-mediku-kongresas-2025/ (IMEK). Jam fine de Junio 2025!
Pro tempopremo mi bezonas vian reagon tre baldaŭ - *ĝis la 9-a de Junio nokte*. Respondu al mi private!
Danke al la malavara subteno de Erasmus+ de la Eŭropa komisiono, la elektota partoprenonto havos repagitajn vojaĝon, loĝadon, manĝadon kaj kongresan kotizon (ni traktos detalojn private).
Eblas, ke vi nur partoprenu en la menciita kongreso, sed preferindas, ke vi pretu *kunlabori ankaŭ pri postaj projektaj aktivaĵoj* (precipe pagata verkado / tradukado de Vikipediaj artikoloj, organizado / helpado ĉe Vikipedia konkurso ks).
*Prioritaton* havas:
- *medicinaj profesiuloj kaj studentoj*, aŭ almenaŭ edukitaj interesiĝantoj - homoj pretaj *prezenti referaĵon* (15 min por prezento + 5 minutoj por respondi demandojn) aŭ afiŝon pri temo rilata al sano (en vasta senco, do ekz. ankaŭ pri tradukado de sanrilataj terminoj ks) dum la IMEK 2025 - homoj pretaj *kunlabori ankaŭ pri aliaj projektaj aktivaĵoj*
Elektita partoprenonto devas esti membro de VMEO (povas aliĝi nun https://esperanto.wiki/alighilo).
Amike Michal Matúšov / Uzanto:KuboF Hromoslav Wikimedia EO (VMEO) https://esperanto.wiki/ Prezidanto
wikimedia-eo-anoncoj@lists.wikimedia.org