Saluton!
Meze de Oktobro en Norda Makedonio okazos Vikimedia renkontiĝo de Centra
kaj Orienta Eŭropo 2022
<https://meta.wikimedia.org/wiki/Wikimedia_CEE_Meeting_2022>. La renkontiĝo
celas helpi al disvolviĝo de la regionaj Vikimediaj organizoj kaj
komunumoj, kaj plifortigi kunlaboradon inter ili.
*Estas 2 gravaj invitoj en tiu ĉi mesaĝo!*
*Invito 1: kandidatiĝu por partopreno*
VMEO rajtas je 1 repagita reprezentanto. Dum antaŭaj jaroj tiun renkontiĝon
nome de VMEO partoprenadis precipe mi. Kaj mi volonte tion ripetos :-) Sed
eĉ pli volonte mi vidus, ke pluraj niaj aktivuloj havu tiun sperton, lernu
de ĝi kaj danke al tio pli forte engaĝiĝu en gvidado de VMEO!
La partopreno estu laŭeble aktiva, kun multa lernado, interŝanĝado de
spertoj, amikiĝado kaj alia retigado, kaj post la renkontiĝo ion alportu al
VMEO. Ideala kandidato estu:
- je komunika nivelo de la angla
- envolviĝinta en decidado en VMEO
- klopodanta helpi formi estontecon de la vikimedia movado
- aŭ spertulo pri partnerecoj
- aŭ programa gvidanto
Mi (kaj eventuale aliaj aktivuloj) helpos prepariĝi al nia reprezentanto
antaŭ la renkontiĝo.
Se tio estas vi (aŭ vi aspiras esti tia por sekvaj jaroj ;), *kandidatiĝu
per la volontula formularo*
<https://esperanto.wiki/civicrm/civicrm/volunteer/signup?reset=1&needs%5B%5D=16&dest=list>.
*Limdato: la 7-a de Aŭgusto 2022*. Poste nia Estraro elektos nian
reprezentanton.
(Se ni havos plurajn bonajn kandidatojn, ni eventuale povos pripensi
finance subteni iun aldonan! Do certe kandidatiĝu se vi interesiĝas!)
*Invito 2: proponu programeron*
Sed eĉ ekster tiu ĉi oficiala (reprezenta) partopreno, vi povas *proponi
iun programeron
<https://meta.wikimedia.org/wiki/Wikimedia_CEE_Meeting_2022/Submissions>*
kaj eble vi estos elektita por partopreni kiel invitita preleganto (estas
kelketaj, malmultaj lokoj disponeblaj por invititaj prelegantoj). Mi mem
intencas proponi 1 prelegon, 2 trejnadojn kaj 1 grandafiŝon :) Ĉiuokaze, se
ni en la Estraro vidos, ke vi vere interesiĝas kaj havas bonajn proponojn,
viaj ŝancoj por esti elektita kiel nia reprezentanto plialtiĝos!
Sed rapidiĝu! *La limdato estas la 31-a de Julio 2022* 😎
Amike
Michal Matúšov / Uzanto:KuboF Hromoslav
Wikimedia EO (VMEO) <https://esperanto.wiki/>
Prezidanto
Show replies by date